Sahula delfeno

Australian humpback dolphins, Tin Can Bay, 2016.jpg
Australian humpback dolphins, Tin Can Bay, 2016

La Sahula delfenoAŭstralia ĝibodelfeno (Sousa sahulensis) estas specio de ĝibodelfeno kaj la kvara agnoskita specio de ĝibodelfeno kronologie. La specifa nomo sahulensis estas derivita el la Sahula Breto, kiu situas inter norda Aŭstralio kaj suda Nov-Gvineo, kie la Aŭstralia ĝibodelfeno vivas.[1]

La specio estis science priskribita la 31an de julio 2014 en la gazeto Marine Mammal Science (Marmamula Scienco).[2] En aŭgusto 2014, ne estis populacia ĉirkaŭkalkulo de la Sahula delfeno, sed baze sur la disponebla informaro pri vidaĵoj temas pri "kelkaj miloj".[1]

  1. 1,0 1,1 Scientists name new species of cetacean: The Australian humpback dolphin. EurekAlert! (1a de aŭgusto 2014). Alirita 1a de aŭgusto 2014.
  2. (2014) “Taxonomic revision of the humpback dolphins (Sousa spp.), and description of a new species from Australia”, Marine Mammal Science 30 (4), p. 1494–1541. doi:10.1111/mms.12152. 

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy